PIV · 12046
peristalt/o
peristalt/o ⚥ Nevola muskola kontrahiĝo, okazanta en tuboformaj organoj, moviĝanta de supre malsupren (aŭ de antaŭe malantaŭen) k ŝovanta la enhavon de tiuj organoj: stomaka, intesta peristalto.
peristalta. Rilata al peristalto: (f) Ⓣ peristalta pumpilo (por malrapide pumpi malgrandajn kvantojn de likvo).
kontraŭperistalta ⚕ Samspeca, sed kontraŭdirekta al peristalto: kontraŭperistalta segmento de intesto (operacie inversita por kuraci tro rapidan peristalton).