PIV 2026 · Artikolo 12122
Petrarko
Derivaĵoj en la artikolo 4
Petrarko itala humanisto kaj poeto (1304–1374). Francesco Petrarca
petrarkeca, petrarkeska laŭ la versa stilo de Petrarko, plej imitata en la eŭropaj literaturoj.
petrarkismo BELE poezia skolo, karakterizita de platoneca koncepto pri amo kaj de uzado de rafinitaj komparoj, antitezoj kaj pintumoj.
petrarkumi verki laŭ la maniero de Petrarko.