PIV 2026 · Artikolo 12126

★petromizo

Litero P★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. petromized/o
  2. petromizid/o
  3. marpetromizo
★ petromizo ZOOL fiŝo kun kartilaga skeleto; kun buŝo ronda, suĉanta aperturo kun kornaj dentoj; vivanta apud marbordoj kaj en la dolĉaj akvoj krom Afriko ĉie en moderaj zonoj de la mondo. membro de la ordo Petromyzontiformes (petromizformaj fiŝoj, petromizoj)
petromizedofiŝo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas petromizo. membro de la familio Petromyzontidae (petromizedoj)
petromizido larvo de la petromizoformaj fiŝoj, vivanta en nesala akvo.
marpetromizo parazita, senmakzela fiŝo, kun bone evoluintaj okuloj kaj 7 paroj da brankaj truoj, kiu kreskas en maro, sed frajas en riveroj. specio Petromyzon marinus