← Reen al A

PIV · 1213

arum/o

arum/o 🍁 G. (Arum el arumacoj) de venenaj, plurjaraj herboj kun tuberforma rizomo, portanta longpetiolajn, ofte sagformajn foliojn, kun floroj en klabforma, karna spadiko, ĉirkaŭita de pli-malpli okulfrapa spato, k kun ruĝaj beroj; 26 sp-oj el Eŭropo k la Mediteranea regiono, kelkaj ĝardene kultivataj.
arumacoj. Fam. (Araceae) de unukotiledonaj plantoj – plurjaraj herboj k lianoj – kun floroj, ĝenerale unuseksaj k senperiantaj, ariĝintaj en spadikon, ĉe kies bazo sidas ofte granda spato; ĉ. 2550 sp-oj el 105 genroj, i.a. akoro, anturio, arumo, kalao, ksantosomo k orontio.