PIV 2026 · Artikolo 12142
pico
pico KUIR speco de torto el salita pasto, kutime garnita per tavolo de dispecigitaj senŝeligitaj tomatoj kaj fromaĝo, kun aldono de aliaj ingrediencoj laŭ la persona ŝato: pico kun anĉovoj napola pico kun ajlo pico kun fungoj pico kun ŝinko pico kun marfruktoj kvarsezona pico
picejo restoracio aŭ alia ejo, kiu vendas ĉefe picojn.
picisto fabrikisto aŭ vendisto de picoj.