← Reen al A

PIV · 1218

★-as

-as
Finaĵo de verbo, uzata kiam oni esprimiĝas dum la aludata procezo (t.n. prezenco): la patro skribas leteron, k la infanoj preparas siajn lecionojn Z. Rim. Pro tiu difino k «ĉar tempo estanta ekzistas vere nur, kiam la ago aŭ stato daŭras sufiĉe» (Z.), as povas esprimi agon aŭ staton konstantan aŭ ĉiamvaloran: en tiu ĉi lando loĝas tri milionoj da kristanoj Z; sesdek minutoj faras unu horon Z.
Memstara morfemo, uzata iufoje en poezio kiel kopulo anst. estas: al mi, junul’ kuraĝa, mond’ as malfermita G.  as-tempo.