PIV 2026 · Artikolo 12231

★pipo

Litero P★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. akv/opipo
  2. pacopipo
  3. stump/opipo
★ pipo tubo finiĝanta per forneto, en kiun oni metas tabakon, kiun oni bruligas por enspiri ĝian fumon: li ekbruligis sian pipon SEn fumi po du pipojn tage ➞ ĉibuko.
akvopipo speco de pipo konsistanta el ujo plena de parfumita akvo, kiun la fumo trapasas antaŭ ol alveni al la buŝo per longa fleksebla tubo. Sin. nargileo.
pacopipo longa pipo, kiun indianaj ĉefoj fumis unu post la alia por signo de paco. ➞ kalumeto.
stumpopipo pipo kun tre mallonga tubo, speciala al ŝipistoj.