PIV · 12316
★plac/o
★plac/o
1 Libera spaco, ĉirkaŭita de domoj, en urbo aŭ vilaĝo: oni starigos statuon sur tiu placo; sur la stratoj k placoj mi serĉos tiun, kiun mia animo amas X.
2 Nuda spaco meze de surkovrita tereno: granda placo en arbaro Z; devas esti 50 ulnoj ĉirkaŭe kiel libera placo (spaco) por la sanktejo X.
placeto. Malgranda placo: la neĝo fandiĝis, k montriĝis verda placeto sur la tero Z; mi renkontadis ŝin sur la placeto de nia ŝtuparo.
paradplaco. Loko, kie la trupoj faradas paradon.