PIV 2020 · 1232
asert¹i
asert1i (tr) Firme esprimi sian opinion, ke io estas vera: ili asertas, ke nur ilia propono estas bona; mi asertas al vi, ke li mensogas; ĉiuj atestantoj asertas, ke la aŭtisto estis ebria; aserti sian senkulpecon, sian lojalecon; tion li diris, k nun li asertas la malon. ☞ certigi, pretendi, ĵuri.
aserto. Opiniesprimo, prezentata kiel vera: jen almenaŭ nesingarda aserto; senbaza aserto; sub la influo de liaj konstantaj asertoj ni estis plene konvinkitaj Z; liaj asertoj ne konvinkis min; laŭ aserto, li estus nobelo.
aserta. Enhavanta aserton: Λ aserta propozicio (kontraste al negativa).