PIV 2020 · 12330
plak/i
plak/i (tr) Almeti maldikan folion aŭ lamenon el multekosta materialo sur pli dikan k pli ordinaran subportilon: plaki oron sur kupron, mahagonon sur poplan tabulon ktp.
plako, plakaĵo
1 Plato, tabulo, parieto ks, sur kiun oni plakis ion: fotografa plako (vitra plato, plakita per impresebla substanco); la brilega krono estis nur plakaĵo.
2 ♉ Plato el kalko aŭ ostosubstanco, troviĝanta en la haŭto de kelkaj moluskoj, dazipodo k.a. animaloj.
plurplakuloj ♉ Klaso (Polyplacophora) de moluskoj, kies konko konsistas el pluraj dorsaj kalkplakoj, ekz. ĥitono.
senplakuloj ♉ Klaso (Aplacophora) de moluskoj sen dorsaj kalkplakoj.
unuplakuloj ♉ Klaso (Monoplacophora) de moluskoj kun konko el unu plako.
krucoplaki. Sandviĉe premglui foliojn el ligno, ofte multekosta, ĉiuflanke de kernaĵo el ordinara ligno, tiel ke la fibroj de la folioj estas perpendiklaj al tiuj de la kernaĵo: la krucoplakado malhelpas la misformiĝon de la ligno.
krucoplakaĵo. Tabulo, konsistanta el krucoplakitaj lignaĵoj.