← Reen al A

PIV 2020 · 1244

asist⁸i

asist8i
(al iu aŭ tr). Pro ofica devo, ĉeesti, por helpi al iu: asisti kirurgon ĉe operacio; asisti profesoron pri la eksperimentoj; asisti al juĝisto, al prezidanto; subite li eksilentis, k falis posten en la brakojn de l’ asistantaj pastroj B; li mem kondukis la princon en la banejon, asistis ĉe la bano B.
Pro oficiala funkcio, prizorgi k helpi, por levi la socialan staton de iaj kategorioj de civitanoj: ŝi asistas en fabriko, en banko.
asistado. Stato k agado de tiu, kiu asistas: publika asistado al laborkripluloj, al multinfanaj familioj.
asistanto, asistantino. Persono, kies profesio estas asistado: por via propono […] pri ia asistanto aŭ sekretario mi dankas Z; li ricevis la oficon de asistanto ĉe la profesoro Z; asistanto ĉe advokato; sociala asistantino en fabriko, hospitalo. asesoro.