PIV · 12443
pneŭmon/o
pneŭmon/o ⚕ Pulmo (en kunmetaĵoj).
pneŭmonito. Inflamo de unu pulmo (simpla pneŭmonito), aŭ de la du pulmoj (duobla pneŭmonito), kaŭzata de diversaj bakterioj, i.a. Streptococcus pneumoniae.
pneŭmonektomio. Parta aŭ tuta ablacio de unu pulmo.
pneŭmonokoniozo. Malsano, kaŭzata de la fiksiĝo de karbaj, silicaj ks polveroj en la pulmoj.
pneŭmonologio. Studo pri la pulmoj k iliaj malsanoj.
pneŭmonopatio. Kn de la pulmaj malsanoj.