PIV · 12473
pol/i
pol/i (tr) ∆ Kalkuli (proksimuman) valoron de funkcio ĉe punkto, uzante ĝiajn valorojn ĉe aliaj punktoj: poli funkcion per duagradaj polinomoj; poli kontinuan funkcion laŭ la metodo de Gaŭso resp. Neŭtono.
interpoli. Poli funkcion kun reelaj variabloj ĉe punkto inter (en la konveksa tegaĵo de) la uzataj punktoj.
eksterpoli. Poli funkcion kun reelaj variabloj ĉe punkto ekster la konveksa tegaĵo de la uzataj punktoj.