PIV · 12476
polar/a
polar/a ☐ Ⓚ Havanta nenulan dupoluson aŭ dupolusdenson: polara molekulo, polara solvanto; nepolara ligo.
polarigi. Fari ion polara: polarigita korpo.
polariĝi. Iĝi polara.
malpolariĝo ⚥ Inversiĝo de la elektra ŝargo de la membrano de eksciteblaj ĉeloj (precipe nervo- aŭ muskolĉeloj), post ekscitiĝo.
repolariĝo. Reveno al la normala polareco de eksciteblaj ĉeloj.