PIV · 12493
★polic/o
★polic/o
1 Ŝtata aŭ urba administracio, komisiita gardi la publikan ordon k sekurecon: kriminala, trafika polico; politika polico (en totalismaj reĝimoj, komisiita kontroli k senpovigi la opozicion).
2 Tuto de la oficistoj de tia administracio: la polico estas sur liaj spuroj; denunci iun al la polico.
polica. Rilata al polico: polica enketo; policaj perfortaĵoj; polica prefekto, komisaro.
★policano, policisto. Membro de la polico.
policejo. Loko, kie deĵoras policanoj, sub la komando de ĉefo aŭ komisaro.
policestro. La ĉefo de la polico en urbo aŭ regiono.
policoficisto. Oficisto, kiu administracie laboras en la polico.
kaŝpolicisto. Policisto sen uniformo.