PIV 2026 · Artikolo 12669

precedenco

Litero P

precedenco pasinta fakto, kiu pravigas analogan okazan fakton: ni prezentu al ni la komplikitajn leĝojn kun ĉiuj reciproke kontraŭparolaj precedencoj Z akcepti tiun uzon en tiaj kondiĉoj efektive signifus krei precedencon kaj rekoni la uzon de la franca kiel rajton ILa ➞ antecedento.
senprecedenca ne havanta precedencon: senprecedenca krimo senprecedenca skandalo eldoni tian revuon senprecedencan ja estis sufiĉe riska ago SMa la poeziaj kolektoj de Heaney ĝuas rekordan kaj senprecedencan debiton GMc