PIV 2026 · Artikolo 12742

Priapo

Litero P

Priapo MITO la antikva greka dio de ĝardenoj kaj fekundeco, ĝenerale prezentita kun grandega peniso. ΠρίαποςPríaposPriapus
priapa rilata al Priapo: priapaj festoj priapaj poemoj
priapismo MEDI forta kaj dolora penis-erektiĝo pro toksiĝo, infektiĝo aŭ lezo de nervaj centroj. ➞ afrodizio.