PIV 2026 · Artikolo 12761

prioritato

Litero P

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. prioritata
  2. prioritate
  3. prioritati
  4. prioritatig/i
prioritato
1 rajto fari aŭ ricevi ion antaŭ aliaj, pro sia graveco: postulante por ĝi ne sole prioritaton, sed eĉ ekskluzivecon ILa oni donos prioritaton al infano, kiu eventuale perdis unu aŭ ambaŭ gepatrojn OE lingva kapableco por ĉiuj havas unuan prioritaton OE havi prioritaton de paso diplomatieKOMP prioritato de operacisimboloj
2 io rigardata kiel pli grava aŭ urĝa ol aliaj aferoj: li tiel forte substrekis la nuntempajn prioritatojn en la lingva politiko ULi inter la ĉefaj prioritatoj de CED 2 estas la kreado de granda reprezenta korpuso RE! ŝanĝo de la prioritatoj OE
3 = (prefere) pasrajto.
prioritata tiel grava, ke oni faru ĝin unue: instruista trejnado en Afriko estas prioritata tasko ZKó
prioritate kiel la plej grava afero; antaŭ ol fari ion alian: ni unue kaj prioritate rekomendas, ke RE! ĉiu entrepreno devas prioritate informi pri ĉiu vaka posteno MEc prioritate trakti nur tiujn proponojn, kiuj koncernas esence jurajn kaj administrajn aferojn MFe
prioritati
1 ntr esti prioritata: prioritatos ekhavo aŭ plifortigo de kontaktoj ekster Eŭropo Ko
2 tr = (prefere) prioritatigi: la nova estraro prioritatos enlandan laboron OE
prioritatigi igi ion prioritata; elekti ion plej farenda: oni prioritatigis la diskonigadon de Esperanto inter la junularo CDS/MSt ne eblas fari ĉion, sed eblas prioritatigi Ko