PIV · 12903
prototip²o
prototip2o
1 Primitiva tipo, unuatempa modelo: la skribmaŝino de Remington estis la prototipo de ĉiuj skribmaŝinoj B; la interna altira k ekstere forpuŝa apartigado de la familioj prezentas jam prototipon de reciproka rilato inter gentoj k rasoj Z.
2 Ⓣ La unua, industrie fabrikita ekzemplero de maŝino, destinita al esploro de ĝiaj ebloj dum la uzado, por ĝustigi la sekvantajn ekzemplerojn serie konstruotajn: prototipo de aviadilo.