PIV 2026 · Artikolo 12992
pubera
pubera BIOL atinginta periodon de la vivo inter infaneco kaj adoleskeco, karakterizatan de la aktiviĝo de la seksaj glandoj kaj manifestiĝo de la sekundaraj seksaj karakteroj (ĉe homoj i.a. pubharoj kaj menstruoj).
pubereco stato de pubera knabo aŭ knabino. Sin. puberto.
nepubera ankoraŭ ne pubera.