← Reen al A

PIV · 1300

astronom¹o

astronom1o. Specialisto pri astronomio.
astronomi1o. Scienco pri la astroj k la kosmaj fenomenoj. radio.
astronomia
Rilata al astronomio: astronomiaj kalkuloj, instrumentoj; astronomia unuo (unuo de longo, egala al la meza distanco inter Tero k Suno, t.e. proks. 149,6 milionoj da km, k uzata por esprimi distancojn en la Suna sistemo; simb. AU; lumjaro).
(f) Tiel grandega, kiel la kalkul-elementoj de astronomio: astronomia distanco; liaj ŝuldoj atingas astronomiajn ciferojn.
radioastronomio. Esploro de la universo per radioteleskopoj.