← Reen al P

PIV · 13037

★pun/i

pun/i (tr)
(iun) Kaŭzi al iu suferon kompense de ties malbonfaro aŭ kulpo: ŝi estis tiel malbona, oni devis ŝin dece puni Z; per mono, ne per mano, punu vilaĝanon Z; Dio punas laŭ la fortoj Z; puni infanon per senigo je deserto, ŝteliston je malliberiĝo; punata antaŭ la rompita poto, la kato eble komprenos […] Z; neniu povas teni nepunate la glavon nudigitan Z; kune kaptite, kune punite Z; ĉu neniu punas la florojn pro tio, ke ili dancas? Z.
(ion) Kompensi per adekvata suferigo de la farinto: li punos iliajn pekojn X; la aroganta entrepreno estos punita baldaŭ Z.
puno. Sufero kaŭzita pro malpermesita faro kun la celo, ke oni ne faru tion plu: porti la punon por io Z; morta, mona puno B; amo k puno loĝas komune Z; deko da pekoj – unu la puno Z; por peko senkonscia puno nenia Z; kiel katenita malsaĝulo iras al la puno X; puno por nia bono estis sur li X; la eksterma puno X (plago).
puna. Rilata al puno: punaj metodoj; puna ekspedicio.
puniĝi. Iĝi punita: pro mia stulto mi puniĝas juste K.
senpuna. Ne suferanta punon: malvirtulo ne restos senpuna X.
galerpuno Punlaboro, konsistanta en tempa aŭ porviva remado sur puno.
karcerpuno. Puno, konsistanta en restado en karcero.
monpuno. Puno, konsistanta en la pago de ia monsumo.
mortpuno. Puno, konsistanta en la senigo je la vivo.