PIV · 13060
★purpur/o
★purpur/o
1 Violruĝa kolorilo, kiun la antikvuloj eltiris el konkoj de mureksoj k de parenca sp.: la Tira purpuro estis la plej ŝatata.
2 Ŝtofo, tinkturita per tiu kolorilo, k rigardata de la antikvuloj kiel apartaĵo de reĝoj, konsuloj ks, de la modernuloj kiel apartaĵo de la kardinaloj: delikata tolo k purpuro estas ŝiaj vestoj X; naskita en la purpuro (de la reĝa familio); kiuj estis edukitaj sur purpuro, tiuj ruliĝas nun sur sterko X; levi iun al la purpuro (kardinaligi).
3 ⚕ Purpurao.
purpura. Havanta la koloron de la purpuro: la reĝo David en purpura mantelo Z; purpuraj nuboj.
purpuraĵo, retina purpuraĵo ⚥ Ⓚ Ruĝa pigmento de la bastonetoj de la retino; ĝi blankiĝas en lumo k rolas en la nigra-blanka vidado (en malintensa lumo, ekz. dum krepusko). Sin. rodopsino.
purpurigi. Doni la koloron de la purpuro: la krepusko purpurigis la ĉielon.
purpurulo ✞ Kardinalo (pro ties purpuraj vestoj).