PIV 2026 · Artikolo 13073
puzlo
puzlo
1 LUDO ludo, en kiu oni rekunigas bildon distranĉitan en multajn pecetojn: estis ludejo kie homoj kartludis, faris puzlojn, kaj aliajn ludojn CNo
2 (figurasence) tre kompleksa problemo, kies donitaĵoj estas konfuze senordaj: puzlo de rememoroj pri la devenlando de la aŭtoro Ko tio postulos de la enpaĝiganto iom da cerbumado pri la puzlo aranĝi la paĝon OE