PIV · 13127
ragtim/o
ragtim/o 𝅘𝅥𝅰
1 Speco de muziko skribita, precipe por piano, naskiĝinta en la kleraj nigraj komunumoj de S Usono, karakterizata de sinkopa traktado de Eŭropdevena muziko, k iĝinta unu el la ĉefaj fontoj de ĵazo.
2 Peco de tia muziko: ragtimo konsistas ĝenerale el kvar temoj 16-mezuraj.