PIV · 13212
★re/
★re/.
I - Pref., montranta:
1 Denovan venon al la loko, de kiu oni foriris, aŭ al la stato, de kiu oni deiris (returne): reveni de ĉaso; redoni la pruntitan monon Z; la pilko resaltis de la tero Z; spegulo reĵetas la radiojn, kiuj falas sur ĝin Z; rebati argumenton; rebonigi (meti en antaŭan bonan staton); rebrilo de la suno sur la neĝo; ira k reira bileto.
2 Ripeton (denove): la tempo pasinta neniam revenos Z; ĉar li ne komprenis, mi devis rediri la klarigon; relegi malfacilan tekston; ĵuri k reĵuri Z; maĉi k remaĉi Z; ĝis la revido! Z; refoje.
3 Ripeton de ago, kies rezulto iel troviĝis parte aŭ tute neniigita: regeneri histon; reformi institucion; rekoni iaman amikon; rekonstrui urbon.
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:
★ree. Denove: se vi nun ne pagos min, mi petos ree k ree!
reen. Returnire: la pendolo iradis tien k reen Z. ☞ retro. Rim. Por eviti la dusencon de la kunmetaĵo reeniri (re-eniri k reen-iri), Grabowski provis la formon ren: li nur klinsalutis k reniris; ili starante baras reniron al bestoj.