PIV 2026 · Artikolo 13297

rehabiliti

Litero R

rehabiliti tr
1 JURO redoni al iu plenajn rajtojn kaj eblojn je normala vivo, aŭ post plenumo de la laŭleĝa puno, aŭ pro agnosko, ke la kondamno estis maljusta, aŭ post bankrota proceduro.
2 MEDI reebligi al iu havi normalan vivon malgraŭ la efikoj de malsano, akcidento, handikapo k.s.