PIV · 13344
remor/o
remor/o ♉ G. (Remora) de precipe tropikaj k subtropikaj marfiŝoj el la ordo de perkoformaj, kiuj per surkapa suĉilo sin fiksas al la haŭto aŭ la branka kavo de aliaj fiŝoj (precipe ŝarkoj), malofte al cetacoj aŭ ŝipoj, transportiĝas per ili k sin nutras per iliaj parazitaj krustacoj. ☞ pilotfiŝo.