← Reen al R

PIV · 13363

★rent/o

rent/o
Perioda enspezo de proprietulo, kiun li ricevas de farmanto por la uzado de la grundo, domo k maŝinaro: ĉiujara, porviva rento; rento per naturaĵoj.
Jara profito de investita kapitalo: la bankiero likvidis la aferojn k vivas nun de la rento B.
rentulo. Tiu, kiu vivas de rento.
rentumo. Interezo.