← Reen al R

PIV · 13385

resonanc/o

resonanc/o Tiu fenomeno, ke aĵo kapabla je vibrado, forte vibras reage al ekstera faktoro je preciza frekvenco, sed malforte se la frekvenco estas malsama.
nuklea spinresonanco. Resonanco inter elektromagnetaj radioj k la energidiferencoj inter la statoj de nuklea spino en konstanta magneta kampo, teknike uzata en medicino por fari bildojn de organoj k en kemio por mezuri la strukturon de molekuloj. skanografio, radiografio.