PIV 2026 · Artikolo 13470
rikani
rikani
1 ntr ridetante aŭ malŝate nudigi la dentojn: rikananta simio Z rikananta, ruza, manĝegema krokodilo Z en la florpotoj staris kapoj de mortintoj kaj rikanis Z li mem efektive ridis, aŭ pli ĝuste li rikanis, ĉar oni neniel povis tion nomi ridado Z ĝoje rikanante, li igis lin enskribi sian aŭtografon VVa li suspekte demandis la junan komizon, triumfe rikanantan FSz Pilato rikanis per unu vango, nudigante siajn flavajn dentojn SPo venkos probable tiu, kiu rikanos plej ĉarme en televido SMa (figurasence) el liaj okuloj rikanis la plej kolera morto Z
2 moke aŭ malice ridaĉi: «ha, ha, ha, ha!» rikanis ĉiuj anasoj Z neniu rikanis pro mia malrapida legkapablo HDa
rikano ago rikani:
1 li subite prezentis sovaĝan rikanon pro sia ekstrema embaraso SPo ĝui la sugestajn rikanojn kaj okulumojn, kiuj ornamis la prezenton de la junulinoj ALö
2 tuj komenciĝas la klaĉoj, la rikanoj kaj la senfinaj mokoj de la kalumniantoj FDi mi jam aŭdas la rikanon de japanaj socilingvistoj: «Aŭskultu al tiu Eŭropo-amanto!» YaS
➞ grimaco.