PIV 2026 · Artikolo 13517

rivalo

Litero R

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. rivali
  2. rivalec/o
  3. senrivala
rivalo iu, kiu strebas por superi alian, precipe en artaj aŭ amaj aferoj: rilate la belon, ŝi ne havas rivalon FDi Interlingua, unu el tiuj rivaloj de Esperanto, kiuj iom sukcesis praktike OE Seneko vidas min kiel rivalon por la orelo de la imperiestro ALö politikaj rivaloj SMa
rivali esti rivalo: li povas rivali kun niaj plej grandaj pianistoj
rivaleco stato de iu, kiu estas rivalo.
senrivala ne havanta rivalon: eseisto senrivala dum ankoraŭ multaj jaroj OE senrivala sento pri ritmo CPi kun 507 aliĝintoj la kongreslando Francio okupas senrivale la unuan lokon RE!