← Reen al R

PIV 2020 · 13536

rob²o

rob2o
Longa ampleksa malstrikta vesto kun manikoj, kovranta la korpon de la kolo ĝis la piedoj, kiun portis la viroj en antikvaj k mezepokaj tempoj, k kiu estas ankoraŭ nun uzata de orientlandaj viroj k de religiuloj: la profeto deskuis la polvon de sia robo; kapucena robo Z. froko, sutano, talaro, togo; (f) robo de vino (ĝia aspekto).
Vesto unupeca, pli-malpli longa, kun aŭ sen manikoj, ofte striktigita per zono, uzata de virinoj: ceremonia, vespera, ĉiutaga robo; balrobo; tiu strikta robo aŭdace dekoltita W.
ĉambra robo, negliĝa robo. Longa, nestrikta vesto, kiun viroj aŭ virinoj portas en la hejmo.
subrobo. Virina unupeca subvesto, kiu kovras la korpon de la brusto ĝis super la genuoj: subrobo el ĉina krepo, el nilono.
trotrobo. Robo de virino kun oportuna formo, por trabutiki ks.
tualetrobo. Malpeza surtuto, kiun virinoj surmetas, por ŝirmi sian veston dum la tualetado.