PIV · 13644
rudiment/o
rudiment/o
1 Komenca, elementa scio de scienco aŭ arto: la rudimentoj de la gramatiko B.
2 ⚥ Restaĵo de reduktiĝinta organo, perdinta sian funkcion dum la evoluo: kokcigo k cekuma apendico de homo estas rudimentoj; rudimentoj de brankoj ekzistas ĉe homo. ➞ primordio.
rudimenta. Prezentanta rudimenton:
1 materialo en formo rudimenta Z; via talento restas en stato rudimenta, neprilaborita Z.
2 rudimenta vosto de la homsimilaj simioj.