PIV · 13680
★rust/o
★rust/o
1 Brunruĝa fera oksido, kiu kovras per maldika tavolo feron aŭ ŝtalon, restantan en malseka aero: ŝlosilo uzata ruston ne konas Z; rusto manĝas la feron k zorgo la homon Z.
2 🍁 (kn) Plantmalsano, kaŭzata de parazita fungo (rustfungo) el la ordo uredaloj, k aperanta kiel makuloj k miskoloriĝoj sur folioj, tigoj k.a., ofte surhavantaj flavan, nigran aŭ rustkoloran sporaron de la parazito.
rusta. Kovrita de rusto: rustaj feraĵoj; rusta ŝpato.
rusti (ntr) Esti aŭ aspekti kovrita de rusto; (evi) = rustiĝi 1: la plugilo ne rustas dum la laboro B; kio restas, rustas.
rustaĵo. Io malutila, analoga al rusto: se ŝi ne trovas por si akiranton, ŝi kovriĝas per rustaĵo de eterna doloro Z.
rustiĝi
1 Kovriĝi de rusto: rustiĝinta anso Z, tranĉilo G; rustiĝintaj najloj Z.
2 (f) Detruiĝi, malaperi, kvazaŭ pro rusto: ŝuldo ne rustiĝas Z; malnova amo ne rustiĝas Z.
rustimuna, rustorezista Ⓣ Tia, ke ĝi ne povas rusti: rustimuna ŝtalo, tranĉilo.
senrustigi. Forigi la ruston for de io.
pokalrusto 🍁 Ecia stadiformo de rustfungo.