PIV 2026 · Artikolo 13687

ruteno

Litero R

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. rutena
  2. Rutenuj/o
  3. Ruteni/o
ruteno
1 HIST slavo loĝanta en Rutenujo: en lando nomata «Polujo» la Poloj sentas sin mastroj, dum Hebreoj, Rutenoj kaj Litovoj plendas pri humiligo EPr
2 = (prefere) ruseno.
rutena rilata al la iamaj rutenoj aŭ al la parolaj kaj skribaj varioj de orientslavaj lingvoj uzataj de ili.
Rutenujo, Rutenio GEOG
1 HIST historia regiono en Ukrainujo, Slovakujo, Pollando kaj Hungarujo.
2 (evitinde) = Rusjo.