← Reen al R

PIV 2020 · 13690

rutin¹o

rutin1o
Lerto, akirita per praktika ripetado k longa kutimo: tiuj interpretistoj bezonas eksterordinaran lingvan rutinon k penselastecon; li havas la rutinon de la komerca korespondado.
Nevenkebla kutimo, pro kiu oni konstante k senpense plenumas sammaniere samajn agojn: la rutino k spirita inercio Z; resti sklavo de la paraliza rutino.
rutina. Rilata al rutino:
sekvi la rutinan vojon; tio estas nur rutina pridemandado.
la kongreso estas blindigita per la rutinaj kutimoj Z; konforma al la rutinaj ideoj de la amaso Z; rutine ripetadi la samajn kontraŭdirojn.
rutinismo. Sistemo de agado k pensado, fondita sur la rutino.
rutinulo. Homo, kiu lasas sin gvidi nur de rutino: la batalo kontraŭ la rutinuloj Z; la plej obstinaj rutinuloj k malamikoj de ĉio nova Z.