PIV 2020 · 13805
sanatori/o
sanatori/o ⚕ Kuracdomo, situanta en montaro, ĉe marbordo k.a., kie oni traktas per pure higienaj rimedoj malsanulojn trafitajn de kronikaj malsanoj (ekz. pulma k osta tuberkulozo, nervaj aŭ koraj afekcioj), aŭ provas plene resanigi debilulojn post malario, disenterio ks. ☞ preventorio.