PIV 2020 · 13826
★sankci/o
★sankci/o. Ago de aŭtoritata instanco, kiu konstatas la konformecon aŭ nekonformecon de ies ago kun difinitaj normoj, k konsekvence
1 Konfirmo aŭ aprobo fare de aŭtoritata instanco: la unuan fojon nia kongreso aperas sub la oficiala sankcio de registaro Z; al la registaroj restus nur doni sian sankcion al fakto jam plenumiĝinta Z; tiuj ĉi provoj estis fonditaj sur la naiva espero, ke la mondo renkontos ilin kun ĝojo k unuanime donos al ili sankcion Z; en ĉiu alia lingvo tiu ĉi duba demando estus decidata per la sankcio de l’ uzado Z; ricevi definitivan sankcion Z.
2 ⚖ Rimedo, aplikata por devigi homojn obei leĝon: kriminaljura sankcio.
3 ⚖ Rimedo, aplikata laŭ internacia juro por devigi ŝtaton submetiĝi al decido de internacia organo: unu el la sankcioj de UN kontraŭ Serbio estis embargo je armiloj M.
sankcii (tr) Doni sankcion al io: kun la propono, ke la kongreso sankciu tiujn ĉi verkojn kiel Fundamenton Z; decidoj de la Komitato sankciitaj de la Kongreso Z; (f) laŭ la kontrakto sankciita de la rajt’ k moro Z.