PIV 2026 · Artikolo 13883
★sarki
Derivaĵoj en la artikolo 5
★ sarki tr purigi kulturatan grundon, eltirante trudherbojn per skrapado, plukado aŭ tranĉado: sarki ĝardenon sarki bedojn
sarkindaĵo vegetaĵa forĵetindaĵo (proprasence kaj figurasence).
elsarki forigi ion nedeziratan per, aŭ kvazaŭ per, sarkilo: (figurasence) li volas sufoki la mizerecon de la ordinara vivo kaj ĝin elsarki LiZ eĉ komputila literumilo povintus elsarki plimulton de la mistajpoj OE
puŝsarkilo sarkilo, kiun oni puŝas.
tir1sarkilo sarkilo, kiun oni tiras.