PIV · 1391
aŭkci¹o
aŭkci1o. Procedo de vendo per publika konkuro, ĉe kiu la proponanto de la plej alta prezo akiras la vendataĵon: vendo per aŭkcio de sinjora domo ktp Z; matraco, kiun ĉe aŭkcio iu forŝiris de li per plidono Z; aŭkcia propono, oferto.
aŭkcii (tr) Vendi per aŭkcio: «aŭkciataj filozofoj» estas verko de Luciano.
aŭkciisto. Komisiito, kiu direktas la aŭkcian konkuron.