← Reen al S

PIV 2020 · 13945

★seb/o

seb/o
Substanco, ricevita per fando de la plej malmola k malplej fandebla parto de besta graso, uzata ne por kuirado, sed por fari kandelojn, sapon, ŝmiraĵojn ks: per ilia sango (de bovo, ŝafo, kapro) aspergu la altaron k ilian sebon bruligu kiel fajroferon, agrablan odoraĵon al la Eternulo X; (ironie) amdezira korpo transformiĝus en mallerte pezan barelon da sebo Z.
Mll de sebumo: seboreo (sebuma elfluo).
seba. Rilata al sebo: seba kandelo.
sebi (tr) Ŝmiri per sebo: sebi vafloferon.
sebumo Grasa k ŝmireca materialo, sekreciata de haŭtaj glandoj (sebaj glandoj).
sebuma. Rilata al sebumo: sebumaj glandoj (gl. sebacae); sebuma kisto (tumoro poŝe formiĝanta el sebuma glando).