PIV · 14006
★semajn/o
★semajn/o
1 Periodo de sep tagoj, kalkulata ekde dimanĉo aŭ lundo: kiun tagon de la semajno ni havas hodiaŭ?; la sankta Semajno (antaŭ Pasko); en la triĵaŭda semajno Z (neniam). ➞ semajnofino.
2 Periodo de sep tagoj, kalkulata ekde iu ajn tempopunkto: unu semajnon post la hodiaŭa tago; ĉu vi restos tutan semajnon?; ventego furiozis en la lastaj semajnoj Z.
3 La ses tagoj antaŭ dimanĉo, dum kiuj oni laboras: dum la semajno ni ne havas tempon por viziti vin.
semajna. Rilata al la semajno: semajna salajro; semajna gazeto; estis legata la semajna partaĵo el la libroj de Moseo Z.
duonsemajna. Aperanta dufoje en semajno.