PIV · 14019
★sen
★sen.
I - Prep. (uzebla ankaŭ kun inf.) esprimanta iel nenormalan neatenditan foreston, aŭ iom esceptan, penigan mankon
1 de objekto aŭ persono: li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo Z; oni povas uzi akuzativon sen prepozicio Z; vi tute ne estas ĝentila, diris la feino sen kolero Z; la generalo venis sen adjutanto B; ne ekzistas regulo sen escepto Z; sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus Z; sen vi (sen via helpo) la du princinoj neniam plu revidus Egiptujon Z; ne eble estas por iu ajn sidi senmove, sen tio ke la sovaĝaj bestoj kuras sur lia korpo B.
2 de stato aŭ ago: ne venas honoro sen laboro Z; tiuj fortoj devis resti por ŝi sen uzo Z; sen bezono tro multe serĉadi en la vortaro Z; via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston Z; li tion ne povas sen elmeti sin al ia danĝero Z; la suno neniam leviĝas sen rigardi batalojn Z; li restis du tagojn sen manĝi; li nenion volis decidi sen demandi min; vi ne permesas vin ofendi sen postuli kontentigon B. Rim. 1 Kiam sen enkondukas du subst-ojn sence najbarajn, tiuj estas ligitaj per kaj: eterna nokto sen pensado k sonĝado ŝin atendis Z; antaŭen sen halto k timo! Z; la pasintan vivon li rememoris sen sopiro k bedaŭro B.
II - Kombinebla morfemo kun sama signifo:
seneco. Manko, malabundeco, senhaveco.
seni (ntr) Esti sen.
senigi. Fari, ke iu aŭ io iĝu sen io, malhavu ion: senigi iun je la vivo; kompenso por ĉio, je kio li estis senigita Z; arboj senigitaj de vento je siaj folioj; mi senigas min nun je ĉiaj tute personaj privilegioj Z.
seniĝi. Liberigi sin de io; forigi ion, tiel ke ĝi manku al oni: ŝi seniĝis je siaj vestoj; por aŭskulti nin, li seniĝis je sia kolero.
III - Pref. uzata:
1 Por formi adj-ojn, signifantajn iel nenormalan foreston aŭ mankon: senhoma, senvoja dezerto Z; senkarnaj fingroj Z; senambicia, senbarba, senekzempla, senfrukta, senfunda Z; sengusta, senkorpa, senlima, senmakula, senmateria, senpartia, senpasia, sensenca Z, senaga, senbrila, sencela, senĉesa; sendefenda infano Z; senefika, senekzerca, senfina Z; senhonta, senkompata, senmorta, senprepara, senprokraste, senpuna, sensignifa, senzorga, sendependa; senforta Z; senkulpa, senlaca, senpera, senprudenta Z, sensperta, sensprita, senutila. El tiaj adj-oj, regule deriviĝas adv-oj k subst-oj: senlime etendiĝi; senatende; sensencaĵo, senpasieco, senkulpeco, senscieco Z ktp. Rim. 2 La vortoj sen…a signifas [sen…o]a. Se la ĉefa morfemo aludas procezon aŭ econ, oni uzas la pref-ojn ne aŭ mal, laŭ la senco: Kp senvesta k nevestita, sendanka k nedankema, senmova k nemovebla, senokupa k neokupita, senpeka k nepekema, senprofita k neprofitiga, seninterrompa k neinterrompita, senhonora homo k malhonora ago. Sed por diversaj nocioj ne…a/mal…a k [sen…o]a povas sinonimi: nesprita/sensprita, neutila/senutila, malprudenta/senprudenta, k tio vastiĝas al pluaj kunmetaĵoj: sengraveco/malgraveco, senklereco Z/ malklereco, sentaŭgeco/netaŭgeco.
2 Por formi, helpe de la suf-oj ig k iĝ, verbojn signifantajn senigon resp. iĝon: senarbigi Z (senigi je arboj), senhomigi Z; senhaŭtigi Z; senmebligi Z (Kp ig, I, D, b), senmovigi Z; senheredigi Z; senkulpigi Z; senkuraĝigi Z (Kp ig, I, D, Rim. 1 k 2); senbriliĝi Z; senkoloriĝi; Z (Kp iĝ, I, D, b k Rim.).