PIV · 14030
senjor/o
senjor/o ♜
1 En la antaŭrevolucia Francio, persono posedanta tenurbienon kun ekonomiaj k juĝaj povoj super ĝi: ne ĉiu senjoro estis nobelo. ☞ suzereno.
2 En Italio ĉ. la 14a jc, magistratano, kiu prenis sur sin la plenuman povon en la civito.
senjoreco. Funkcio k rango de senjoro: la senjoreco entenis la bienon, la feŭdon k la jurisdikcion.
senjorio. Landparto aŭ urbo regata de senjoro.