PIV 2026 · Artikolo 14035
sensitivo
sensitivo BOTA arbusteto, speco de mimozo, kies folieroj ĉe movo aŭ tuŝeto duope stariĝas kaj kuntuŝiĝas, dum la petiolo malleviĝas; hejma en tropika Ameriko, vaste naturigita, subvitre kaj ĉambre kultivata. specio Mimosa pudica Sin. sentema mimozo.