← Reen al S

PIV · 14053

sept/o

sept/o
Apartigaĵo inter du ĉeloj, aŭ inter du kavoj aŭ du partoj de organo: la naza septo (septum nasi); interatria septo; sporoj duseptaj (el 3 ĉeloj apartigitaj de 2 septoj); septetoj de testiko (septula testis). muro, parieto, sinapso.
Interna maldika mureto, dividanta ejon: septo de tendo; vitra septo; grandampleksaj salonoj estis transformitaj per septoj en komfortajn luksajn ĉambrojn.
Interna maldika apartigaĵo, dividanta meblon, vazon, objekton: septo de ŝranko, kesto, forno, tubo.
septi (tr) Provizi, dividi per septo: septi salonon en du ĉambrojn.
septiĝo. Formiĝo de septoj: septiĝo de sporo.
ikonosepto. Ikonostazo.