PIV 2026 · Artikolo 14106

sestino

Litero S

sestino BELE fiksforma poemo, el ses sesversaj strofoj, en kiuj la finvortoj de ĉiu strofo estas ripetitaj en la sekvanta laŭ la ordo 6, 1, 5, 2, 4, 3; poste venas triversa strofo, en kiu la ses vortoj estas sammaniere ripetitaj je la fino de ĉiu hemistiko.