PIV · 14119
★sezon/o
★sezon/o
1 Ĉiu el la jarkvaronoj, el kiuj du komenciĝas je la solsticoj k du je la ekvinoksoj, k kiujn, en la mezvarmaj terzonoj, distingas diferencaj temperaturoj: la kvar sezonoj estas printempo, somero, aŭtuno k vintro; estis malfrua sezono Z (aŭtuno); la juna sezono (printempo); ĉiu sezono kun sia bono Z.
2 En la varmaj aŭ malvarmaj terzonoj, ĉiu el la du jarpartoj, dum kiu la meteologiaj kondiĉoj estas konstantaj: la seka, la pluva sezono; la Inuitoj konas nur du sezonojn, naŭmonatan vintron k trimonatan someron.
3 Jarparto, aparte taŭga aŭ favora por ia faro, okupo, komercofako ks: por ĉio estas sezono X; la sezono de la ĉaso, de la banoj; tio estas la morta sezono por la ĉapelistoj, peltistoj, karbovendistoj.
sezona. Okazanta dum difinita sezono: sezona komerco, fiŝkaptado.
antaŭsezono. La sezono antaŭ la ĉefsezono.
ĉefsezono. La plej favora sezono por difinita aktiveco: dum la ĉefsezono la prezoj de la hoteloj estas altigitaj je 20%.
ekstersezona. Troviĝanta ekster la favora sezono: (f) ekstersezona ŝerco.
intersezona. Troviĝanta inter du sezonoj, unu favora k la alia malfavora: intersezonaj rabataĵoj.
postsezono. La sezono post la ĉefsezono.