PIV · 14143
★sibl/i
★sibl/i (ntr)
1 Eligi sonon similan al longedaŭra «s»: vi iom siblas, vi havas en la buŝo unu denton, kiu fajfas Z; la serpento, abelaro siblas B; (analoge) la vento siblas en la kamentubon Z; siblantaj sagoj Z; la musfraŭlinoj sibladis k paroletadis Z.
2 Esti elparolata kun malico, tra kunpremitaj dentoj: la vortoj siblis en ŝia buŝo Z; jen venis la klaĉado, kiu siblis tra ĉiuj domoj, stratoj k stratetoj Z.
sibla. Tia, ke ĝi siblas: sibla litero; sibla spirado.
siblo, siblado. Bruo de iu, io siblanta: siblo de ĵetita ŝtono; siblado de kugloj Z; (f) la du lastajn vortojn ŝi elparolis kun akcento, kun siblo B. ➞ ŝuŝo.